Vesta
romia diino / From Wikipedia, the free encyclopedia
Vesta, kiel Hestia en Grekio, estas la romia diino de la hejmo kaj hejtejo. Ŝi estas la filino de Saturno kaj Rea kaj la fratino de Jupitero.
Ĉi tiu artikolo temas pri romia diino. Por informoj pri asteroido, vidu la artikolon 4 Vesta.
Rapidaj faktoj romia dio, Informoj ...
Vesta | |
---|---|
romia dio | |
Informoj | |
Eble sama | Hestia • Anuket |
Sekso | ina |
Loĝloko | Roma Forumo |
Patro | Saturno |
Patrino | Ops |
Gefratoj | Jupitero • Neptuno • Plutono • Junono • Cereso |
Fermi
Laŭ Francisko Azorín Vesta estas Roma diino, filino de Kronoso k. Rea, ŝi simbolis la hejmofajron k. estis reprezentita ikonografie per ĉasta junulino kun torĉo ĉe la mano.[1] Li indikas etimologion el la greka Hesta, kaj de tie la latina Vesta.[2]
En Romo, ses vestalaj virgulinoj (se unu malrespektis sian devon de virgeco ŝi estis mortigota) vestitaj en blanko prizorgis eternan flamon. Ĉiu romia domo normale havis daŭran fajron dediĉita al Vesta.
Ŝia festotago, la Vestalia, estis la 9-a de junio.