Vigo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vigo estas urbo en Galegio, la plej granda laŭ nombro da loĝantoj, kaj la urbo sen ĉefurba rango kun plej granda loĝantaro en Hispanio. La urbo situas en la suda marbordo de rio de Vigo, en la t.n. Malaltaj Rioj, estuaroj tipaj en tiu areo de la Atlantika Oceano. Administre ĝi apartenas al la provinco Pontevedro, kaj historie al la regiono Val do Fragoso, kvankam nuntempe ĝi konsistigas la kernon de la regiono de Vigo.
Vigo | |||||
urbo | |||||
|
|||||
municipo de Galegio | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Oficiala nomo: Vigo | |||||
Deveno de nomo: Vicus (latine) | |||||
Moto: Fidela, Lojala, Kuraĝa kaj Ĉiam Bonfara | |||||
Kromnomo: La olivarba urbo | |||||
Ŝtato | Hispanio | ||||
Duoninsulo | Iberio | ||||
Regiono | Galegio | ||||
Provinco | Provinco Pontevedro | ||||
Municipo | Vigo | ||||
Historia regiono | Gallaecia | ||||
Konataj lokoj | 6
- Palaco Quiñones de León - Strando Samil - Malnova kvartalo - Sunpordo - Fortikaĵo de monto O Castro - Municipa Muzeo Quiñones de León | ||||
Skulptaĵoj | 5
- Monumento al la ĉevaloj - La Marviro - Pordo de Atlantiko - Monumento al la laboro - Statuo de Jules Verne | ||||
Rivero | Lagares | ||||
Situo | Vigo | ||||
- alteco | 0 m s. m. | ||||
- koordinatoj | 42° 13′ 00″ N 08° 43′ 00″ U (mapo) | ||||
Areo | 109,60 km² (10 960 ha) | ||||
Loĝantaro | 293 837 (2020) | ||||
Denseco | 2 680,99 loĝ./km² | ||||
Parkoj | Parko Castrelos, Insuloj Cíes nacia parko | ||||
Estiĝo | 6a jc antaŭ nia erao | ||||
Urbestro | Abel Caballero (PSdeG-PSOE) | ||||
Horzono | MET (UTC+1) | ||||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||||
Poŝtkodo | |||||
Telefona antaŭkodo | +34 986 | ||||
Vikimedia Komunejo: Vigo | |||||
Retpaĝo: www.vigo.org | |||||
La urbo konsiderindas unu el la ekonomiaj motoroj de Galegio. Vigo estas la dekkvara municipo de Hispanio, kun loĝantaro de 293.837 homoj laŭ la municipa censo de 2020[1]. Ĝi areas 109,1 km². La denseco de loĝantaro nombras 2.688 loĝ./ km², kvankam ĝi rimarkinde kreskas en la urbo.
Vigo estas konata ankaŭ kiel la olivarba urbo[2].