Édouard Manet
franca pentristo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Édouard Manet (naskiĝis la 23-an de januaro 1832 en Parizo, mortis la 30-an de aprilo 1883 en Parizo) estas grava franca pentristo de la fino de la 19-a jarcento.
Édouard Manet | |||||
---|---|---|---|---|---|
Portreto de Édouard Manet Fare de Henri Fantin-Latour 1867 (117,5 x 90 cm) The Art Institute, Ĉikago | |||||
Naskiĝo | 23-an de januaro 1832 en Parizo, Francio | ||||
Morto | 30-a de aprilo 1883 en Parizo, Francio | ||||
Nacieco | franca | ||||
Sukcesis kiel | pentristo | ||||
Artista celigo | Impresionismo | ||||
Reprezentaj verkoj | La Bano aŭ La Tagmanĝo sur la herbo | ||||
| |||||
| |||||
Persona informo | |||||
Tombo | Tombejo de Passy | ||||
Lingvoj | franca | ||||
Loĝloko | 8-a arondismento de Parizo | ||||
Ŝtataneco | Francio | ||||
Alma mater | Collège-lycée Jacques-Decour | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Auguste Manet | ||||
Patrino | Eugénie-Désirée Fournier | ||||
Frat(in)oj | Gustave Manet • Eugène Manet | ||||
Edz(in)o | Suzanne Manet | ||||
Infano | Léon Leenhoff | ||||
Parencoj | Berthe Morisot | ||||
Okupo | |||||
Okupo | pentristo • ilustristo • litografisto • konstrua desegnisto • desegnisto • vidartisto | ||||
Verkoj | La Flutisto Street Singer Lola de Valence La tagmanĝo sur la herbo Olympia | ||||
Tiu filo de burĝa, severa familio frue malkovris sian artan alvokiĝon kaj rifuzis ekpraktiki la juran karieron, kiun sia patro esperis por li. Édouard rapide elektis lernadi kiel lernoknabo en la ateliero de la akadema pentristo Thomas Couture. Post ses jaroj, la juna viro fine forlasis sian majstron por disvolvi libere sian propran stilon. En 1861 Manet kredis, ke la oficiala sukceso de la Portreto de S-ro kaj S-ino Auguste Manet estis ĵus la komenco de brila kariero. Tamen, nur unu jaro poste, la koloroj kaj la erotika aspekto de Lola el Valencio kaŭzis la unuan skandalon de senfina serio. En 1863, la fama Pikniko sur la herbo (Le déjeuner sur l'herbe) kaj la aŭdaca Olympia pliampleksigis lian malbonan renomon, kaj de tiam liaj verkoj estis preskaŭ ĉiam rifuzitaj de la oficiala pentrosalono de Parizo. Kvankam liaj pentraĵoj estis malakceptitaj de la epoka socio, ili belege inaŭguras la modernan pentradon : tial Manet estas laŭvorte unu el la plej fruaj reprezentantoj de la arta avangardo. Tiu pentristo estas ofte rigardata kiel la patro de Impresionismo, ĉar siaj opinioj kaj siaj plej karaj amikoj estis proksima de tiu agitado. Lia stilo, tamen, ĉiam restadis propra kaj malsama rilate al aliaj pentristoj kiel Claude Monet aŭ Camille Pissarro, ties verkoj ne estas tiel realistaj. Édouard Manet krome fariĝis la mentoro de la pentristino Berthe Morisot, kiu edziĝis lia frato Eugène en 1874. Je la fino de sia vivo, la pentristo dediĉis sin al la kreaĵo de portretoj, ekzemple tiu de la poeto Stéphane Mallarmé.