17-a arondismento de Parizo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La 17-a arondismento (france XVIIe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la dekstra bordo de Sejno, kaj laŭ la stato de 2021 en la arondismento vivis 164 413 loĝantoj sur areo de 5,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 28 997 loĝantoj/km².
Rapidaj faktoj arondismento municipa, Administrado ...
17-a arondismento de Parizo | |||
---|---|---|---|
arondismento municipa | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
INSEE kodo | 75117 [+] | ||
Poŝtkodo | 75017 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 164 413 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 28 997 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 53′ N, 2° 18′ O (mapo)48.8822444444442.3078388888889 [+] | ||
Areo | 5,67 km² ( 567 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Paris 17e arrondissement [+] | |||
Fermi
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
En tiu arondismento situas du tre aktivaj kvartaloj de Parizo: norde etendiĝas la populara kvartalo ĉirkaŭ la placo Clichy. Sude, la areo ĉirkaŭ la Avenue des Ternes, kie estas la bazaro Marché Poncelet, estas pli haussmannstila.
La 17-a arondismento plie gastigas la Palacon de kongresoj de Parizo, kiu estas granda centro por ekspozicioj.