Agatha Christie
angla verkistino de detektivaj kaj trileraj romanoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Agatha CHRISTIE [Agata kristi] (naskiĝis la 15-an de septembro 1890 en Torquay, kaj mortis la 12-an de januaro 1976 en Wallingford) estis brita verkistino, kiu famiĝis ĉefe pro la dekoj da detektivaj rakontoj, kiujn ŝi verkis. Foje neformale nomata, la reĝino de suspenso.
Agatha Christie | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Agatha Christie | |||||
Naskonomo | Agatha Mary Clarissa Miller | ||||
Naskiĝo | 15-an de septembro 1890 (1890-09-15) en Ashfield | ||||
Morto | 12-an de januaro 1976 (1976-01-12) (85-jaraĝa) en Winterbrook, Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Tombo | Cholsey vd | ||||
Etno | Britoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | ||||
Alma mater | privata eduko vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Frederick Alvah Miller vd | ||||
Patrino | Clarisa Margaret Boehmer vd | ||||
Gefratoj | Margaret Frary Miller • Louis Miller vd | ||||
Edz(in)o | Max Mallowan • Archie Christie vd | ||||
Infanoj | Rosalind Christie vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Mary Westmacott vd | ||||
Okupo | verkisto • romanisto • verkisto de krimfikcio • flegisto • scenaristo • dramaturgo • prozisto • aŭtobiografo • poeto • dramaturgo • arkeologo vd | ||||
Laborkampo | krimromano • detektiva literaturo • kreiva kaj profesia verkado • literatura aktiveco vd | ||||
Aktiva dum | 1920–1976 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La Murdo de Roger Ackroyd ❦ The Sittaford Mystery ❦ Peril at End House ❦ Lordo Edgware Mortas ❦ Murdo en la Orienta Ekspreso ❦ La Aboco-Murdoj ❦ Kartoj sur la Tablo ❦ Morto sur la Nilo ❦ Malĝoja Cipreso ❦ Kvin Porketoj ❦ Towards Zero ❦ Murdo estas anoncata ❦ A Daughter's a Daughter ❦ Senfina Nokto ❦ Kurteno ❦ Dormanta Murdo ❦ Dek etaj nigruloj vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Agatha Christie verkis entute 78 krimromanojn, unu spionan romanon, 19 teatraĵojn kaj multajn mallongajn suspensfilmojn, unu aŭtobiografion kaj – sub la pseŭdonimo Mary Westmacott – ses romantikajn romanojn.
Ŝia tutmonda biblioteka cirkulado estas grandega: 78 romanoj estis tradukitaj al 44 lingvoj kaj venditaj ĉirkaŭ 2 miliardoj da ekzempleroj, donante al ĝi la rekordon Guinness pri vendoj al aŭtoro.[1]
Ŝia plej fama teatraĵo, la krimspektaklo The mousetrap ("Muskaptilo"), estiĝis en 1947. En 1952 ĝi havis sian premieron kaj ĝis nun ĝi seninterrompe estas prezentata en Londono.
Multaj el ŝiaj romanoj fariĝis plenlongaj filmoj, el kiuj la plej famaj estas "Murdo en la Orienta Ekspreso", "Morto sur Nilo" kaj la ĉefverko Witness for the Prosecution (filmo, 1957) reĝisorita de Billy Wilder kaj ĉefrola Charles Lawton, Tyrone Power kaj Marlene Dietrich.
Du el ŝiaj romanoj estis publikigitaj post ŝia morto, unu en la serio Hercule Poirot kaj la alia en la serio Mrs. Marple.