Alibori
From Wikipedia, the free encyclopedia
Alibori estas rivero en nordorienta parto de Benino. Ĝi ekfluas proksime de la vilaĝo Tobré en Atakora Departemento kaj fluas nordoriente, kaj finfine enfluas en la riveron Niĝeron ĉe Birni-Lafia.[1][2] En Alibori Departemento ĝi formas la orientan limon de la komunumoj Banikoara kaj Karimama, same kiel la orientan limon de la Translima Parko W. La rivero Pako estas unu el ĝiaj alfluantoj. Tie estas populacio de krokodiloj.[3]
Rapidaj faktoj rivero, Bazaj informoj ...
Alibori | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 338 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Benino |
Regionoj | Departemento Alibori |
Fermi