Allen Toussaint
From Wikipedia, the free encyclopedia
Allen TOUSSAINT (/ˈtuːsɑːnt/; 14a de januaro, 1938 – 10a de novembro, 2015) estis usona muzikisto, kantoverkisto, aranĝisto kaj disko-produktoro, kiu estis influa figuro en la novorleana ritmenbluso el la 1950-aj jaroj ĝis la fino de la 20a jarcento, priskribita kiel "unu el la popularaj plej grandaj figuroj de la helpoĉambro de muziko".[1] Multnj muzikistoj registris komponaĵojn de Toussaint, kiel “Whipped Cream”, "Java", "Mother-in-Law", "I Like It Like That", "Fortune Teller", "Ride Your Pony", "Get Out of My Life, Woman", "Working in the Coal Mine", "Everything I Do Gonna Be Funky", "Freedom For the Stallion", "Here Come the Girls", "Yes We Can Can", "Play Something Sweet", kaj "Southern Nights". Li estis ankaŭ la produktoro de centoj da registraĵoj (respektive diskoj), inter kiuj la plej bone konataj estas "Right Place, Wrong Time", de lia longdaŭra amiko Dr. John ("Mac" Rebennack), kaj "Lady Marmalade", de Labelle.
Allen Toussaint | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Naomi Neville • Al Tousan |
Naskiĝo | 14-an de januaro 1938 (1938-01-14) en Nov-Orleano |
Morto | 9-an de novembro 2015 (2015-11-09) (77-jaraĝa) en Madrido |
Mortokialo | korinfarkto |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Familio | |
Infano | Clarence Toussaint |
Okupo | |
Okupo | kantisto • komponisto • ĵazmuzikisto • muzikproduktisto • pianisto • kantoverkisto • aranĝisto |
TTT | |
Retejo | http://allentoussaint.com |