Antaŭkolumba arto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Antaŭkolumba arto estas la bildartoj de indiĝenaj popoloj de Karibio, Norda, Centra, kaj Sudameriko ĝis la fino de la 15-a kaj komenco de la 16-a jarcento, kaj la periodo markita per la alveno de Kristoforo Kolumbo en Amerikon.
Antaŭkolumba arto prosperis ĉie en Ameriko de minimume, 13,000 a.K. al 1500 p.K. Multaj antaŭkolumbaj kulturoj ne havis skribsistemojn, tiel ke bildarto esprimis kosmologiojn, mondkonceptojn, religion, kaj filozofion de tiuj kulturoj, same kiel ĝi funkciis kiel memorhelpilo.
Dum la periodo antaŭe kaj post eŭropa esplorado kaj setlejo de Ameriko; inkluzive de Nordameriko, Mezameriko, Sudameriko kaj la insuloj de Karibio, Bahamoj, Grandaj Antiloj, la Malgrandaj Antiloj kaj aliaj insularoj, indiĝenaj kulturoj produktis vastan gamon de bildartoj, inkluzive de pentraĵoj sur tekstiloj, feloj, roko kaj kavernaj surfacoj, korpoj aparte vizaĝoj, ceramiko, arkitekturaj ecoj inkluzive de internaj murpentraĵoj, lignopaneloj, kaj aliaj haveblaj surfacoj. Bedaŭrinde, multaj el la efemeraj surfacoj, kiel ekzemple teksitaj tekstiloj, tipe ne estis konservitaj, sed antaŭkolumba pentrarto sur ceramiko, muroj, kaj ŝtonoj pluvivis pli ofte.