Piramido
From Wikipedia, the free encyclopedia
Piramido (el la greka: πυραμίς piramis[1][2]) estas strukturo kies eksteraj surfacoj estas triangulaj kaj konverĝas ĉe unu sola punkto ĉe la pinto, igante la formon piramido en la geometria signifo.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Piramido (geometrio) |
Laŭ Francisko Azorín piramido estas Monumento kun kvar triangulaj flankoj k. kvadrata bazo, servanta kiel tombo por egiptaj faraonoj. Solido, kies bazo estas poligono k. kies lateroj estas trianguloj kuniĝantaj en pinton.[3] Li indikas etimologion el la egipta piremus (altaĵo), de tie la greka piramis kaj de tie la latina pyramis, pyramidis.[4]