Armeo de Respubliko Koreio
armeo de Sud-Koreio (Respubliko Koreio) / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Armitaj Fortoj de la Respubliko de Koreio (Hangul : koree 대한국어 국군, ĉinkorea skribo : 大韓民國國軍, RLT: Daehanminguk Gukgun, MR : Taehanminguk Gukgun, angle The Republic of Korea Armed Forces aŭ ROK Armed Forces, foje ankaŭ nomata Sudkorea Defendtrupo) estas la oficiala nomo de la armitaj fortoj de Sud-Koreio.
Armeo de Respubliko Koreio | |||||
---|---|---|---|---|---|
대한민국 국군 | |||||
armitaj fortoj | |||||
Komenco | 15-a de aŭgusto 1948 vd | ||||
Lando(j) | Sud-Koreio vd | ||||
Sidejo | Seulo | ||||
| |||||
Posedatoj | United States Army No. 101 vd | ||||
Fondita en 1948 post la divido de Koreio, la ROK Armita Fortojn estas unu el la plej granda kaj plej potenca staranta armitajn fortojn en la mondo kun laŭdira personara forto de 3 600 000 en 2022 (500 000 aktiva kaj 3 100 000 rezervo) [1][2].
La armeo estas dividita en kvar ĉefajn fortojn:
- Sudkorea Teararmeo (koree 대한민국육군, 大韓民國陸軍: Daehanminguk Yukgun)
- Sud-Koreia Mararmeo (koree 대한민국 해군, 大韓民國 海軍; Daehanminguk Haegun)
- South Korea mara infantrio (koree 대한민국 해병대, 大韓民國 海兵隊; Daehanminguk Haebyeongdae)
- Sud-Koreia Aera Forto (koree 대한민국공군; 大韓民國空軍, Daehanminguk Gonggun)
- Rezervtrupoj de Sud-Koreio (koree 대한민국 아리군; 大韓民國 豫備軍, Daehanminguk Yebigun)
La rolo de la armeo estas konservi la suverenecon kaj teritorian integrecon de la respubliko, sed ĝi ofte partoprenas en humanitaraj misioj tra la lando, kiel savmisioj, konservado de civila ordo, pritraktado de kriz-situacioj kiel rezulto de naturaj katastrofoj aŭ aliaj. En la lastaj jaroj, ĝi eĉ pli kaj pli partoprenas en internaciaj klopodoj pro la poziciiĝo de la Respubliko kiel elstara ekonomia potenco (15-a en la mondo laŭ MEP), kiel internaciaj specialtrupoj por packonservado kaj ekstermado de terorismo. Deviga militservo en la lando estas deviga nur por viroj kaj estas almenaŭ 18 monatoj da servo. La kandidato por la servo devas plenumi ĉi tiun devon de la aĝo de 18 ĝis la aĝo de 28, kondiĉe ke li taŭgas por ĝi.
Sud-Koreio kaj Usono establis reciprokan armean kunlaboron post la fino de la Korea milito. Estis surbaze de tiu interkonsento ke sudkoreaj soldatoj partoprenis la Vjetnaman militon. En la interkonsento, Usono entreprenas povi deploji ĝis 690 000 soldatojn en Sud-Koreio ne pli malfrue ol 90 tagojn post eksplodo de milito [3]. La tiel nomata "United States Forces Korea" estas konstanta militforto kiun Usono deplojis en Sud-Koreio, konsistante el 28,500 soldatoj [4].
Por antaŭenigi la disvolviĝon de altnivelaj armiloj, la Agentejo pri Disvolvado de Defendo (angle Defense Acquisition Program Administration) estis establita sub la Ministerio de Nacia Defendo.