Atako de Hamaso kontraŭ Israelo
palestina terora atako kaj masakro en suda Israelo la 7-an de oktobro 2023 / From Wikipedia, the free encyclopedia
La atako de Hamaso kontraŭ Israelo, kiu komenciĝis la 7-an de oktobro 2023, estis terorisma ago kontraŭ Israelo efektivigita sub la gvidado de la islamismaj paramilitistoj de Hamaso (aŭ Hamas, fakte la vorto ne estas esperantlingva) kaj de la Palestina Islama Ĝihado el la Gazaa Sektoro.
Ĉi tiu artikolo temas pri aktuala afero. La enhavo povas ofte ŝanĝiĝi. Se la artikolo pli taŭgas ne por enciklopedio sed por gazeto, bonvolu publikigi la tekston en la frata projekto Vikinovaĵoj kaj krei novan novaĵon. |
La atako komenciĝis per raketpafado en Israelon, sekvita de la antaŭeniĝo de teroristaj militunuoj de Hamas kaj Palestina Islama Ĝihado en israelan teritorion, per trarompado tra la barilo ĉe la limo de Gazaa Sektoro. La atakantoj povis penetri armeajn postenojn kaj eĉ militbazojn, kelkajn malgrandajn urbojn kaj ĉiujn kibucojn proksimajn al la landlimo en la okcidenta Negevo en suda Israelo, masakrante civilan loĝantaron [1]. Laŭ israelaj ciferoj, almenaŭ 1400 israelanoj, precipe civiluloj, inkluzive de virinoj kaj infanoj, estis murditaj, aldone de soldatoj kaj policistoj kiuj estis murditaj aŭ mortigitaj en batalo,[2][3] pli ol 5 400 homoj estis vunditaj kaj ĉirkaŭ 250 aliaj kidnapitaj. Specife, 270 estis masakritaj en muzika festivalo.[4]
Laŭdire tio estis la plej granda amasmurdo de judoj post la Holokaŭsto. Menciindas, ke inter la murditoj kaj ostaĝoj estis ankaŭ ne-judoj: interalie, arabparolantaj israelanoj, kiuj estas beduenoj-islamanoj de la regiono, kaj ankaŭ agrikulturaj eksterlandaj laboristoj el Tajlando[5]. Ĉar la muzika festivalo estis iagrade internacia evento kaj multaj israelanoj havas duan naciecon, inter la murditoj kaj kidnapitoj estas civitanoj de pli ol 30 landoj [fonto bezonata].
Responde al la atako, la israela ĉefministro Benjamin Netanjahu deklaris militstaton unuafoje ekde la Milito de Jom Kippur en 1973. Post alvokado de plurcent miloj da rezervistoj, la Israelaj Defendaj Fortoj povis rekapti la nacian teritorion ene de kelkaj tagoj kiel parto de la kontraŭ-terora batalo "Operaco Feraj Glavoj" kaj, laŭ siaj propraj deklaroj, mortigis en la procezo pli ol 1 500 teroristojn, akompanitaj de fortaj aviadilaj atakoj kontraŭ celoj en la Gazaa Sektoro.
Proksimume tri semajnojn post la terora atako, la Israelaj Defendaj Fortoj lanĉis teran ofensivon en la Gazaa Sektoro kun la deklarata celo savi la ostaĝojn kaj detrui armeajn kaj politikajn kapablojn de Hamaso por malhelpi estontan minacon al Israelo de la Gazaa Sektoro.