Aŭstralia kontinento
kontinento, inter la Hinda kaj Pacifika oceanoj, suda de Azio; politike, la tuta kontinenta ĉeflando apartenas al la ŝtato Aŭstralio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Aŭstralia kontinento, Sahulo, aŭ la Aŭstrali-Nov-Gvinea kontinento estas ĝenerale konsiderata kiel la plej malgranda el la sep kontinentoj. Ne estas ĝenerale akceptita difino de la vorto "kontinento." Baza difino povus esti "Unu el la ĉefaj konstantaj terkorpoj de la tera surfaco." (Oxford English Dictionary). Laŭ tiu difino, la Aŭstralia kontinento inkludas nur la ĉefteron de la ŝtato Aŭstralio, kaj ne apudajn insulojn kiel Tasmanio aŭ Nov-Gvineo. El la vidpunkto de la geologio aŭ de la fizika geografio, tamen, "kontinento" povas esti komprenata kiel inkludanta la kontinentbreton (la merĝita apuda areo) kaj la insulojn de la platformo, kiuj estas konsiderataj kiel struktura parto de la kontinento. Laŭ tiu difino Tasmanio, Nov-Gvineo kaj aliaj apudaj insuloj estas parto de la Aŭstralia kontinento, ĉar ili sidas sur la sama kontinenta platformo (kuŝejo). Tiuj insuloj estas apartigitaj de la maro ĉirkaŭ la kontinenta platformo — la Arafura Maro kaj la Toresa Markolo inter Aŭstralio kaj Nov-Gvineo, kaj la Bass Markolo inter ĉeftera Aŭstralio kaj Tasmanio.
Aŭstralia kontinento | ||
---|---|---|
Mapo de Aŭstralia kontinento. | ||
Areo | 8.560.000 km² | |
Loĝantoj | 29.400.000 | |
Landoj | 3 (Aŭstralio, plejparto de Nov-Gvineo, parto de Indonezio) | |
Dependaj teritorioj | 0 | |
Ĉefaj lingvoj | (multaj) | |
Horzonoj | UTC+10 al UTC+8 | |
Plej grandaj urboj | Sidnejo Melburno Brisbano | |
Kiam la marnivelo estis pli malalte dum la kvaternara glaciepoko, inkludante la lastan glacian maksimumon ĉirkaŭ 18 000 a.K, la teroj formis ununuran, sekvan teramason. Dum la pasintaj dekmilo da jaroj, plialtiĝantaj marniveloj superfluis super la malaltaj teroj kaj apartigis la kontinentojn en la nunaj malalta duonseka ĉeftero kaj la du montaraj insuloj de Nov-Gvineo kaj Tasmanio.
Geologie, la kontinento etendiĝas al bordo de la kontinenta platformo, kaj tiele la nune apartigitaj teroj povas ankoraŭ daŭre esti konsiderataj kontinento.[1] Pro la disvastigo de flaŭro kaj faŭno tra la sola termaso de la Pleistoceno, la apartigitaj teroj havas rilatan bioton.
Nov-Zelando ne estas en la sama kontinenta platformo kaj ne estas parto de la Aŭstralia kontinento, sed ja estas parto de la merĝita kontinento Zelandio kaj la pli ampleksaj mondoregionoj konata kiel Oceanio aŭ Aŭstralazio.