Bailén
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bailén estas urbeto kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Jaén, sude de Hispanio. La areo de la municipo estas 117 km2 kie loĝas 18583 geloĝantoj, do loĝdenso estas 158.8 loĝ./km2. Bailén situas je 39 km de la provinca ĉefurbo Jaén.
Bailén | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bailén (Jaén, Andaluzio) | |||||
municipo en Hispanio | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Statuso | Municipo | ||||
Ŝtato | Hispanio | ||||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||||
Provinco | Jaén | ||||
Municipo | Bailén | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 23710 | ||||
Retpaĝaro | Bailén.es | ||||
Politiko | |||||
Loka registaro | Ayuntamiento de Bailén | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 18 583 [1] | ||||
Loĝdenso | 158,8 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 38°5′N 3°46′U (mapo) | ||||
Alto | 348 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||||
Areo | 117 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bailén [+] | |||||
Tiu urbo famas en Hispanio ĉefe pro tio ke dum la Sendependiga Milito komence de la 19a jarcento okazis grava kaj decida batalo ĉe tiu urbo.
Bailén estas en la komarko Sierra Morena, natura trapasejo inter la centro kaj nordo de Hispanio kun la sudo. La municipa teritorio de Bailén limas kun la municipoj Baños de la Encina kaj Guarromán norde, Linares oriente, sude kun Jabalquinto kaj Espeluy, kaj kun Villanueva de la Reina kaj Zocueca okcidente.
Bailén disponas de granda industria agado de ceramiko, vino kaj gastigado, kun kultivo de cerealoj kaj produktado de olivoleo.