Bangladeŝo
lando en suda Azio, inter Barato kaj Birmo, bordanta la Bengalan Golfon / From Wikipedia, the free encyclopedia
Bangladeŝo (bengale বাংলাদেশ, Bāṃlādeś) estas lando en suda Azio, kies najbaroj estas Barato kaj Birmo. En la sudo ĝin limigas la golfo de Bengalo. Bangladeŝo troviĝas en la orienta parto de la historia regiono Bengalo, kiu estis disigita de Barato en 1947 pro la islama plimulto de la loĝantaro kaj iĝis sub la nomo Orienta Pakistano, nome parto de la ŝtato Pakistano. En 1971 sendependiĝis Orienta Pakistano post la liberiga bangladeŝa milito kaj elektis la nomon Bangladeŝo. La nomo de la lando signifas lando de la bengaloj.
Rapidaj faktoj Bazaj informoj, Politiko ...
Fermi