Internacia Evoluiga Organizaĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Internacia Evoluiga Organizaĵo (angle International Development Association (IDA), france Association internationale de développement) estas internacia financa institucio kiu havigas pruntojn kaj subvenciojn al la plej malriĉaj disvolviĝantaj landoj. La IDA estas membro de la Grupo de la Monda Banko kaj havas sidejon en Vaŝingtono, en Usono. Ĝi estis establita en 1960 por komplementi la jam ekzistintan Internacia Banko por la Rekonstruo kaj Disvolvigo havigante helpon al disvolviĝantaj landoj kiuj suferas pro plej malaltaj malnetaj naciaj enspezoj, pro problemigitaj kreditriskoj, aŭ pro plej malaltaj porpersonaj rentoj. Kune, la Internacia Evoluiga Organizaĵo kaj la Internacia Banko por la Rekonstruo kaj Disvolvigo estas kolektive ĝenerale konataj kiel Monda Banko, ĉar ili sekvas la saman plenuman estrecon kaj funkcias per la sama stabanaro.[1][2][3][4]
Internacia Evoluiga Organizaĵo | ||
---|---|---|
multilateral development bank | ||
Komenco | 1960 vd | |
Sidejo | Vaŝingtono | |
Retejo | Oficiala retejo | |