Baŝkira lingvo
tjurka lingvo en Rusio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La baŝkira lingvo (baŝkire: башҡорт теле, prononco laŭ IPA [bɑʂ.ˌqʊ̞rt.tɪ̞.ˈlɪ̞] aŭskultu) estas ano de la tjurka lingvaro kaj oficiala lingvo de Baŝkirio (kune kun la rusa)[1] ekde la 6-a de julio 1921[2]. La unua profesia baŝkira filologo estis Ĝalil Kijekbajev, doktoro de filologio kaj profesoro.
Baŝkira lingvo | ||||
Башҡорт теле, башҡортса | ||||
Nuntempa tjurka lingvaro, interalie la baŝkira lingvo estas montrita. | ||||
lingvo • moderna lingvo • natura lingvo | ||||
---|---|---|---|---|
Kipchak–Bulgar | ||||
Parolata en | Rusio, Kazaĥio, Uzbekio, Ukrainio | |||
Parolantoj | 1 200 000 | |||
Denaskaj parolantoj | 1 223 744 (censo de 2010, Rusio) | |||
Fremdlingvo / dua lingvo por | proksimume 300 mil | |||
Skribo | cirila skribo | |||
Lingvistika klasifiko | ||||
tjurka lingvaro | ||||
Oficiala statuso | ||||
Oficiala lingvo en | Baŝkirio | |||
Reguligita de | Instituto de Historio, Lingvo kaj Kulturo de Ufa Scienccentro de Rusia Sciencakademio | |||
Lingva statuso | 2 vundebla | |||
Lingvaj kodoj | ||||
Lingvaj kodoj | ||||
ISO 639-1 | ba | |||
ISO 639-2 | bak | |||
ISO 639-3 | bak | |||
SIL | bak | |||
Glottolog | bash1264 | |||
Angla nomo | Bashkir | |||
Franca nomo | bachkir | |||
Vikipedio | ||||
| ||||
En 2009 la baŝkira lingvo estis aldonita al la Atlaso de la lingvoj de la mondo en danĝero de UNESCO kiel endanĝerigita kun la jena komento: "plejmulto de infanoj parolas la lingvon, sed ĝia uzosfero povas esti limigita (ekz. de la hejma uzo)"[3].
La censo de 2002 montris, ke 1056900 uloj en Baŝkirio konas la baŝkiran lingvon, inkluzive 912.2 mil da baŝkiroj, 109.8 mil da tataroj, 14.8 mil da rusoj, 3.5 mil da marioj, 2.9 mil da udmurtoj kaj 4.5 mil da alinacianoj.