Biar
From Wikipedia, the free encyclopedia
Biar estas hispana municipo kiu lokiĝas en Valencia Komunumo kaj en nordokcidento de provinco Alakanto.[2] Tiu havas etendon de 98,17 km² kaj estis loĝata de 3 655 personoj en 2020.[3][4]
Biar | |||
vilaĝo | |||
Panoramo de Biar | |||
|
|||
municipo en Hispanio • municipo de Valencilando | |||
---|---|---|---|
Ŝtato | Hispanio | ||
Regiono | Valencia Komunumo | ||
Provinco | Provinco de Alakanto | ||
Komarko | L'Alt Vinalopó | ||
Supermara alteco | 700 m s. m. | ||
Koordinatoj | 38° 37′ 47″ N 00° 45′ 59″ U (mapo) | ||
Areo | 98,17 km² (9 817 ha) | ||
Loĝantaro | 3 655 (2020) | ||
Denseco | 37,23 loĝ./km² | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 03410[1] | ||
ISO 3166-2:ES | ES-A | ||
Vikimedia Komunejo: Biar | |||
Retpaĝo: http://www.biar.es | |||
Estis jam setlejo en la zono ekde epoko de prahistorio,[5] kvankam la aktuala kerno aperis dum la periodo de Al-Andalus. Post la konkero fare de kristanoj la loko estis anigita en la Regno de Valencio kaj ludis gravan rolon en landlimaj konfliktoj kun la senjorlando de Villena kaj la cetero de la Regno Kastilio.[6] Ekde la 16-a jarcento startis periodo de ekonomia kaj demografia krizo kiu ne estis superita ĝis mezo de la 18-a jarcento. En la 20-a jarcento oni instalis industriojn, partikulare tekstilajn kaj por ŝuoj, el kiuj aktuale la tekstila industrio hegemonias, kun plasto kaj iom da grafikaj industrioj, kaj survivado de malgranda rura sektoro bazita ĉefe sur olivarboj kaj malpli sur migdalarboj kaj malgrandaj fruktoĝardenoj; nun oni klopodas helpi turismon kaj servojn.[6]
La municipo konservas gravan historian kernon, komponita de kastelo, preĝejo Asunción, ermitejoj kaj aliaj konstruaĵoj.[7] Menciindas ankaŭ la natura heredo, ĉar la duonp de la municipa teritorio estas forsta areo,[8] inklude kelkajn monumentajn arbojn.[9]