Bloop
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bloop [blu:p] estis ekstreme laŭta, ultra-malalt-frekvenca akva sono detektita de la Usona Nacia Oceana kaj Atmosfera Administracio (NOAA) plurloke en Pacifiko dum la somero 1997.
La origino de tiu sono estis dum longa tempo neklara kaj atribuata precipe al grandega akva besto kaj diversaj procesoj en maraj glacimontoj. NOAA konkludis, ke la sono rilatas al glacio.[1][2]