Boko Haram
From Wikipedia, the free encyclopedia
Personoj Dediĉitaj al la Disvastiĝo de la Instruaĵoj de la Profeto kaj Ĝihado[1] (arabe جماعة أهل السنة للدعوة والجهاد, ĝama'atu ahalis sunna liddavati va'alĝihad), pli fame konata per sia haŭsa nomo Boko Haram aŭ Boko Ĥaram, estas terorisma grupo, kiu asertas esti islama, en Nigerio. La grupo havas celon regi Nigerion laŭ sia propra interpretado de la islama sistemo de leĝaro, kiu nomiĝas Ŝario,[2] malgraŭ ke kelkaj agoj de la grupo estas kontraŭislamaj kaj kontraŭŝariaj.[3]
Boko Haram | ||
---|---|---|
neregula militistaro • terorisma organizaĵo | ||
Komenco | 2002 vd | |
Geografia situo | 11° 41′ 2″ N, 12° 57′ 21″ O (mapo)11.683820712.9558386 | |
Lando(j) | Niĝerio • Kameruno • Ĉado • Malio • Niĝero vd | |
Situo | ŝtato Borno | |
| ||
Ideologio | ||
Fondinto(j) | Mohammed Yusuf vd | |
Ĉefestro(j) | Abubakar Shekau • Mohammed Yusuf vd | |
Kvankam la grupo unuafoje famiĝis post siaj bataloj kontraŭ la armeo de Nigerio en 2009, oni ne scias multe pri kiel funkcias la grupo.[4] Sed laŭ raportoj de la fama novaĵkanalo Al-Ĝazira, la grupo dividiĝas inter tri grupetoj kaj unu grupeto regule kontaktas aliajn terorismajn grupojn en Somalio kaj Nordafriko.[2]
La grupo kaŭzis morton de pli ol 450 personoj en 2011.[2]