Bratca
komunumo en Rumanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Bratca [bratka] (hungare Barátka, germane Kreuz[1] [krojc]) estas komunumo en Rumanio oriente de Oradea. En 1910 ĝi nombris 1 536 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 1 729, kaj laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 4 554 loĝantoj sur areo de 136,48 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 33 loĝantoj/km².
Bratca · Barátka · Kreuz | |||
---|---|---|---|
komunumo en Rumanio | |||
Administrado | |||
Lando | Rumanio | ||
Regiono | Transilvanio | ||
Distrikto | distrikto Bihor | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 554 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 33 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 56′ N, 22° 37′ O (mapo)46.93333333333322.616666666667 [+] | ||
Areo | 136,48 km² (13 648 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
situo en la distrikto | |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bratca, Bihor [+] | |||
Ĝi estis unue menciita skribe en 1235. Dum la turka submetiĝo ĝi senpopoliĝis. Ĝis 1919 kaj inter 1919 kaj 1944 apartenis al Hungario (Bihar vármegye). Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Damiș (Domeschwald), Delureni (Báródbeznye, Wiesenhaus aŭ Neudorf), Valea Crisului (Nagyfeketepatak, Klein Bernau) kaj Lorău (Remetelórév, Lorau), kaj ankoraŭ pluraj vilaĝetoj, interalie Beznea (Báródbeznye, Bernau) kaj Ponoară (Körösponor, Poner).