Centr-Afrika Respubliko
lando en centra Afriko, sen marbordo, apud Ĉado, Sudano, Sud-Sudano, Demokratia Respubliko Kongo, Respubliko Kongo, kaj Kameruno / From Wikipedia, the free encyclopedia
Centr-Afrika Respubliko (CAR) aŭ Centr-Afriko[1] estas ŝtato en mez-Afriko. Ĉirkaŭas ĝin la landoj Kameruno (okcidente), Ĉado (norde), Sudano (nordoriente), Demokratia Respubliko Kongo (sude), kaj Respubliko Kongo (sudokcidente).
Ĉar plej da la teritorio de CAR situas en la riverbasenoj de Ŝari kaj Ubangi, la francoj nomis la kolonion, kiun ili starigis tie, Ubangi-Ŝari (Oubangui-Chari franclingve). Tiu francia kolonio Ubangi-Ŝari fariĝis aŭtonoma teritorio de la Franca Komunumo en 1958 kaj sendependa nacio en 1960. Dum pli ol tri jardekoj post sendependiĝo, regis la "respublikon" prezidentoj, kiujn oni ne elektis per vere demokratiaj balotoj, aŭ kiuj prenis potencon perforte.
Centr-Afrika Respubliko estas unu el la plej malriĉaj lokoj de la mondo, kaj unu el la 10 plej malriĉaj nacioj en Afriko, sed en 2001 la anglalingva revuo The Ecologist taksis, ke CAR estas la plej bona lando de la mondo ĉe daŭripova evoluo.