Centraj kaj orientaj mjombaroj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La centraj kaj orientaj mjombaroj estas tutmondaj 200-regiono el la listo de por la naturprotekto prioritataj areoj, proponita de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La regiono konsistas el tri ekoregionoj :
- La orientaj mjombaroj
- La centra-zambezaj mjombaroj
- La zambezaj bajkiajaroj
La mjombaro estas vegetaĵara tipo kie superregas mjombo (Brachystegia spp.); ene de bajkiajaroj, la zambia bajkiajo (Baikiaea plurijuga) estas la plej okulfrapa arbospecio.
La centraj kaj orientaj mjombaroj situas en la orientafrik-savana ekoprovinco de la afrotropisa ekozono. Biome ili apartenas al tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj de Angolo, Bocvano, Burundo, Kongo Kinŝasa, Malavio, Mozambiko, Namibio, Tanzanio, Zambio kaj Zimbabvo.