Cetacoj en kulturo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Laŭlonge de la historio, cetacoj havis specialan statuson ĉefe en kulturoj kiuj ekzistis en lokoj proksime de la marbordo, kaj plie por tiuj kiuj ekzistis sur insuloj aŭ verŝajne speciale en kulturoj kiuj havis grandan komercan floton. Nature, la malgrandaj dentocetacoj (inkluzive de la delfenoj), kiuj foje naĝas proksime al la marbordoj, estis pli konataj al la plej multaj kulturoj ol la grandaj kaĉalotoj. Dum la dentocetacoj ofte estis observitaj de la strandoj, la lamencetacoj povus nur esti studitaj se ili venis marborden, aŭ de observaĵoj de maristoj kaj plonĝistoj. Pro tio, diversaj mitoj kaj legendoj formiĝis ĉirkaŭ la grandaj cetacoj, kaj la manko de scio pri ili signifis ke en multaj kazoj ili estis traktataj kiel misteraj marmonstroj. La renkonto inter cetacoj kaj homoj komenciĝis jam en la ŝtonepoko. Trovaĵoj en Sud-Koreio datiĝantaj al 6000 a.K. povas esti arkeologiaj pruvoj de balenĉasado fare de ŝtonepokaj homoj [1].