Christoph Wolff
From Wikipedia, the free encyclopedia
Christoph Wolff (* 24-an de majo 1940 en Solingen) estas germana muziksciencisto.
Christoph Wolff | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de majo 1940 (1940-05-24) (84-jaraĝa) en Solingen |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Hochschule für Musik Freiburg |
Okupo | |
Okupo | muzikologo • universitata instruisto • komponisto |
Lia patro estis Hans Walter Wolff, teologo pri la malnova testamento, lia patrino Annemarie Halstenbach, filino de fabrikisto. Lia frato estas la filozofo Michael Wolff.
Li estas direktoro de la Bach-arkivo je Lepsiko kaj instruas ĉe Universitato Harvard en Kembriĝo, Masaĉuseco samkiel honorara profesoro de la universitato en Freiburg.
Li estas renoma pro siaj verkoj pri muziko, vivo kaj epoko de Johann Sebastian Bach. Li remalkovris kelkajn verkojn de Bach (ĉefe la Neumeister-ĥoralojn), kiuj antaŭe estas nekonataj aŭ validis kiel perdiĝintaj. Kompetente li partoprenis la retrovadon de la notoarkivo de la Sing-Akademie zu Berlin en Kievo je 1999, kiu estis perdiĝinta ekde la fino de la dua mondmilito kaj en 2001 povis esti redonata al la posedanto en Berlino.
Ekde 2004 li estas sukcede de Harald Heckmann prezidanto de Répertoire International des Sources Musicales (RISM).
En 1992 Wolff estis dekoraciita per la Ŝtata Premio de la Lando Nordrejn-Vestfalio, En 2006 li ricevis kiel unua premiito la novfonditan Bach-Premion de la Reĝa Akademio de Muziko en Londono.