Danango
From Wikipedia, the free encyclopedia
Danango (vjetname Đà Nẵng [da nang] aŭskulti) estas la plej granda urbo en la mezo de Vjetnamio, la kvara granda urbo en Vjetnamio. Laŭ la stato de 2014 ĝi havis ĉirkaŭ 1 007 400 loĝantojn. La urbo estas unu el la kvin municipoj en Vjetnamio. Ĝi nomiĝis Tourane dum la periodo de la Franca Hindoĉinio, kaj estas atingebla interalie per la loka flughaveno.
w1
Rapidaj faktoj havenurbo, municipality of Vietnam • urbo • urbego ...
Danango (Đà Nẵng) | |||||
---|---|---|---|---|---|
havenurbo | |||||
municipality of Vietnam • urbo • urbego | |||||
Administrado | |||||
Lando | Vjetnamio | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 220 190 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 950 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 16° 4′ N, 108° 13′ O (mapo)16.069444444444108.20972222222 [+] | ||||
Alto | 19 m [+] | ||||
Areo | 1284,73 km² ( 128 473 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+07:00 | ||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Da Nang [+] | |||||
Fermi
Danango estas la centro de komerco, edukado kaj transporto en centra Vjetnamio[1][2]. Ĝi eksportas grandan parton de la agraraj produktoj de Vjetnamio, kiel sekigita fiŝo, rizo , teo aŭ fiŝa saŭco (nước mắm).