Duoksino
From Wikipedia, the free encyclopedia
Dioksinoj [1] aŭ duoksinoj formas familion da toksaj kloraj organikaj kombinaĵoj, kiuj biologie akumuliĝas ĉe la homoj kaj la aliaj bestoj pro sia solveco de graso. La plej fifama el tiuj estas 2,3,7,8-tetraklorodibenzo-p-duoksino, ofte mallongigita TCDD. La izomeroj enhavanta kloron ĉe la lokoj 2, 3, 7, kaj/aŭ 8 estas la plej toksaj izomeroj kaj tiuj, kiuj biologie akumuliĝas. Duoksinoj nur estas kromprodukto, sen industria utilo.
Oni proponas alinomi la artikolon «Duoksino» al «Dioksino». Kialo: konforme al NPIV. Atentu: la celpaĝo «Dioksino» jam ekzistas. Se ĝi enhavas ion alian ol nur unu version kun alidirektilo al la malnova nomo, tiam nur administrantoj povas forigi ĝin, por ke alinomado eblu. Se vi konsentas aŭ kontraŭas la proponon, bonvolu skribi viajn argumentojn ĉe Vikipedio:Alinomendaj artikoloj. |
Dioksinoj estas produktataj en etaj koncentriĝoj, kiam organika materialo estas bruligita en la ĉeesto de kloro, ĉu la kloro ĉeestas kiel kloridaj jonoj ĉu kiel organokloraj kombinaĵoj, do ili estas vaste produktataj en multaj situacioj tiel:
- rubbrulujoj;
- cindrigejoj por municipaj forĵetindaĵoj;
- sintrejoj por fererco;
- cindrigejoj por medicina rubo; kaj
- ejoj de la industrio de neferaj metaloj.
Dioksinoj ankaŭ estas generitaj per reakcioj, kiuj ne koncernas bruligon — kiel blankigo de fibroj por papero aŭ teksumaĵoj, kaj dum la fabrikado de kloritaj fenoloj, precipe, kiam la reakcia temperaturo ne estas bone kontrolata. Kombinaĵoj influitaj inkluzivas la lignokonservanto pentaklorofenolo kaj herbicidoj kiel 2,4-diklorofenoksiacetata acido (aŭ 2,4-D) kaj 2,4,5-triklorofenoksiacetata acido (2,4,5-T). Pli altaj niveloj de klorizo bezonas pli altajn reakciajn temperaturojn kaj pli grandan produktadon de dioksino.
Dioksinoj ĉeestas en vasta aro de materialoj, uzataj de homo — inkluzive de preskaŭ tutaj substancoj, kiujn oni fabrikas el plastoj, rezinoj, aŭ blankigiloj. Tiuj materialoj inkluzivas tamponojn, kaj sortimenton da pakuma materialo por nutraĵoj. Ĉi tiu volas diri, ke tutaj homoj ricevas (almenaŭ) “tre” etan ĉiutagan dozon de duoksino.