Diskuto:Arcaicam Esperantom
From Wikipedia, the free encyclopedia
Dankon al Jonatan pro la paĝo.
Mi eĉ kuraĝis traduki Patroniaon laŭ la klarigojn. Korektu laŭvole.
Kelkaj aferoj neklaraj:
- Kio okazas al ŭ?
- Bonvolu aldoni la bibliografiajn sciindaĵojn pri la libro.
- Ĉu En Nomes Patrom, Philom cay Spiritom Sanctam ne devus esti En nomom Patres, Philes cay Spirites Sanctes, se -es estas genitivo. Komparu kun latina In nomine Pater, Filii et Spiritu Sancti.
- Kiel estas la pluraloj de la kazoj?
- Kiam Wiquipediom?
-- :) 02:00, 21. Sep 2003 (UTC)
Espereble la artikolo nun donas la respondojn al viaj demandoj (nu, eble ne pri Wiquipediom!). Kaj vi pravis pri la fuŝekzemplo.
-- Jonatan 26 Okt 2003
Kiel oni formas la genitivon de adjektivoj? Ĉu -aes? -as? -es? Schuetzm 16:47, 3. Apr 2004 (UTC)
Ĥaĥaĥa - ĝi estas la unua fojo, kiun mi aŭdas pri arĥaika lingvo inventita post la lingvo mem!! Kakaka ka :))))))))
Ĉi tiu estas mokindega. Ni ne bezonas pri tia sensencaĵo. RST 15:52, 10. Mar 2010 (UTC)
- La temo de tiu ĉi artikolo sendube estas interesa por ĉeesti en Vikipedio, kvankam unuopaj vikipediistoj certe povas opinii ĝin "mokindega" aŭ alimaniere abomeninda. Lingvoprojektoj tamen estas ĝenerale akceptata temo en la Vikipedio en Esperanto, des pli se pri ili eldoniĝis libro (aŭ eĉ pluraj) kaj do ne temas nur pri ies momenta ideo. Krome, "historiajn rekonstruojn" lingvistoj faras ankaŭ por multaj naciaj lingvoj, kaj tie neniu mokas tion, kvankam eble ankaŭ tiaj lingvoj neniam efektive ekzistis - sed ja temas pri interesa kaj lerniga scienca esploro. Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 09:50, 9 Apr. 2012 (UTC)