Distrikto Bitburg-Prüm
From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Bitburg-Prüm, germane ekde la 1-a de januaro 2007 Eifelkreis Bitburg-Prüm, situas en la pleja okcidento de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato, lime al Luksemburgio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Bitburg, plia grava urbo estas Prüm, kaj la tuta regiono troviĝas en la arbaroriĉa mezalta montaro Eifel - jen la tri eroj, kiuj kune konsistigas la distriktan nomon.
Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia Lando: | Rejnlando-Palatinato |
Administra urbo: | Bitburg |
Areo: | 1 626 km² |
Loĝantoj: | 103642 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 58 |
Aŭtokodo: | BIT |
Municipokodo: | 07232 |
Komunumoj: | 235 |
Adreso de la distrikta administrejo: | Trierer Str. 1 54634 Bitburg |
rete: | www.bitburg-pruem.de |
retpoŝte: | info@bitburg-pruem.de |
situo de la distrikto en Rejnlando-Palatinato | |
La monto Schwarze Mann (en traduko: „Nigra Viro“) apud Buchet-Halenfeld en la rejnlanda-palatinata distrikto Bitburg-Prüm estas kun alteco de 697.8 m super marnivelo la dua plej alta monto en la regiono Schneifel. La monto Hardtkopf en la Ejfela distrikto Bitburg-Prüm (Rejnlando-Palatinato), estas monto en la regiono Südeifel (suda Ejfelo) kun alteco de 601,5 m kaj la plej alta monto rande de la Kalkbaseno de Prüm.
Najbaras la distriktoj Vulkaneifel norde, Bernkastel-Wittlich oriente kaj Trier-Saarburg sude. Krome nordokcidente limas Belgio, kaj, kiel menciite, okcidente Luksemburgio.
Suda Ejfelo (Südeifel) nomiĝas regiono de la distrikto Bitburg-Prüm, en pli strikta senco nur la komunumaro Suda Ejfelo.