Distrikto Iași
distrikto (rumane județ) en Rumanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Iași [jaŝj] estas distrikto (rumane județ) en la orienta Rumanio, en provinco Moldavio, ĉe la landlimo kun Respubliko Moldavio. La ĉefurbo estas Iași. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 760 774 loĝantoj sur areo de 5 476 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 139 loĝantoj/km².
Rapidaj faktoj
Distrikto Iași | |
---|---|
distrikto | |
Ĉefurbo | Iași |
Regiono | regiono Moldavio |
mallonge | IS |
Telefono | +40×32... |
Areo |
5 476 km² (23-a rango) |
Loĝantaro | 760 774 (stato de 2021, 2-a rango) |
Loĝdenso | 139/km² |
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio | |
Fermi
Najbaroj: oriente: Moldavio; sude: distrikto Vaslui; okcidente: distrikto Neamț; nord-okcidente: distrikto Suceava; norde: distrikto Botoșani.