Iași [jaŝj] (germane historie Jaßenmarkt; ruseЯссы; poleJassy; hungareJászvásár) estas la ĉefa urbo de la rumania historia regiono Moldavio kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto (județ). Historie temis pri la plej grava urbo de la princlando Moldavujo. La urbo situas borde de la rivero Bahlui. Ĝi havas 321.000 loĝantojn kaj estas unu el la ĉefaj kulturaj kaj studentaj centroj en Rumanio. La Universitato Aleksandro Johano (rumane: Universitatea „Alexandru Ioan Cuza") en la nuna formo estis fondita en la jaro 1860 fare de la registo Aleksandro Johano, surbaze de antaŭaj institucioj de 1640, 1707 kaj 1835.
En Orienta Eŭropo, en la urbo Iași, Rumanio, okazis unu el la plej teruraj masakroj de judoj dum la Dua Mondmilito[1].