Dua koncilio de Efezo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La dua koncilio de Efezo, konata inter la katolikaj kaj ortodoksaj teologoj kiel la banditaĵo de Efezo (latine Latrōcinium Ephesī), estis eklezia koncilio pri Kristologio kunvokita de la romia Orienta imperiestro Teodozio la 2-a en Efezo en 449, sub la prezidanta gvido de la episkopo Dioskoro de Aleksandrio.[1] Sekve de la kontrastoj naskiĝiantaj dum tiu koncilio kaj de la rezultoj de la sinsekva koncilio de Kalcedono, la kristanaj eklezioj dividiĝas en «kalcedonajn» (kiuj subskribis la kalcedonajn dekretojn (kaj do malakceptis la duan koncilion de Efezo) kaj «ne-kalcedonajn» (kiuj malakceptis la kalcedonajn dekretojn).