Dublanto
From Wikipedia, the free encyclopedia
En kinindustrio, dublanto estas persono kiu anstataŭas aktor(in)on en scenoj kiujn tiu lasta ne povas aŭ volas plenumi (aŭ ne indas ke la aktoro realigu ĝin) pro tre diversaj motivoj. Estas diferencaj tipoj de dublantoj: de agado por riskaj scenoj; de nudaĵoj por kiam la aktoro ne havas korpon deziratan de la reĝisoro aŭ la aktoro ne deziras montri tiun propran; fotodublantoj kun similaj korpo aŭ vizaĝo por filmi de malproksime sen neceso de la ĉeesto de la aktor(in)o; kaj de komplikaj kapabloj kiel ludi muzikinstrumentojn, danci aŭ realigi specialajn kapablojn.
Krome estas alitipaj dublantoj nome tiuj voĉaktoroj kiuj dublas filmojn al aliaj lingvoj aŭ eĉ metas siajn proprajn voĉojn anstataŭ tiuj de la aktor(in)oj. En PIV aperas la du signifoj de dublado.[1] Dume la esprimo stuntado estas anglisma neologismo ne-PIV-a eble uzita nur por risko-dublado.