Dvorce (distrikto Bruntál)
municipo en la distrikto Bruntál de Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Dvorce estas vilaĝo en distrikto Bruntál en Ĉeĥio, troviĝanta sur limo inter Moravio kaj Ĉeĥa Silezio, ĉe ŝtata landvojo inter Olomouc kaj Opava, en ondiĝinta montetaro de Nízký Jeseník. Dvorce situas sur kunfluejo de du rojoj - Lomnický potok kaj rojo Lobník. Rojo Lobník enfluas en riveron Moravice, sur kiu estis konstruita valbaraĵo Kružberk. Vivas ĉi tie 1 252 loĝantoj (2023).
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dvorce |
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...
Dvorce | |||
germane Hof | |||
municipo | |||
Fontano kun statuo de Neptuno | |||
|
|||
Oficiala nomo: Dvorce | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Bruntál | ||
Administra municipo | Bruntál | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Nízký Jeseník | ||
Rojoj | Lobník, Lomnický potok | ||
Situo | Dvorce | ||
- alteco | 552 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 49′ 48″ N 17° 32′ 24″ O (mapo) | ||
Areo | 24,20 km² (2 420 ha) | ||
Loĝantaro | 1 252 (2023) | ||
Denseco | 51,74 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1339 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 793 68 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0801 | ||
NUTS 5 | CZ0801 597317 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Dvorce (Bruntál District) | |||
Retpaĝo: www.obecdvorce.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Fermi
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Budišov nad Budišovkou, Moravský Beroun, Norberčany, Křišťanovice kaj Bílčice.