ESCP Business School
Eŭropa komerca universitato / From Wikipedia, the free encyclopedia
ESCP Business School estas eŭropa komerca universitato kun terenoj en Parizo, Londono, Berlino, Madrido kaj Turino. Ĝi estis fondita en la jaro 1819 kaj estis la unua komerca universitato en la mondo.[1]
ESCP Business School | ||
---|---|---|
altlernejo de negoco • lernejo • privata universitato | ||
moto | Ĉio komencas ĉi tie | |
Informoj | ||
fondodato | 1-a de decembro 1819 | |
fondinto(j) | Vital Roux • Jean-Baptiste Say vd | |
speco | Grande école de commerce et de management (Privata esplora universitato kaj komerca lernejo) | |
Situo | ||
Geografia situo | 48° 51′ 52″ N, 2° 22′ 51″ O (mapo)48.86442.380789 | |
lando | Francio | |
urbo | Parizo | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 8 000 vd | |
retejo | [<span%20class="official%20website"> Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
membro de | ||
• Konferenco de Grandaj Lernejoj • Konsorcio Couperin • Franca-Germana Altlernejo • Asocio Universitata de Franclingvio vd | ||
| ||
ESCP okupis la 10-an rangon en listo pri Eŭropaj Komercaj Lernejoj publikigita en 2012 fare de la ĵurnalo Financial Times.[2] En 2010, la studprogramo por la Magistra Diplomo pri Direktado atingis la unuan rangon en la mondo, laŭ la Financial Times[3]; en la jaro 2012, ĝi okupis la duan rangon.[4] La Direktora Magistra Diplomo pri Komerca Administrado (Executive MBA) akiris la 21-an randon tutmonde.[5]
La studprogramojn de ESCP Business School akreditas la internaciaj organizaĵoj en:AMBA, EQUIS kaj AACSB[6]. Inter la diplomitoj de la universitato en la komerca kaj politika sferoj estas Patrick Thomas (Ĉefdirektoro ĉe la kompanio Hermès), Jean-Pierre Raffarin (antaŭa ĉefministro de Francio) kaj Michel Barnier (Eŭropa Komisionulo pri la Interna Merkato kaj Servoj de la Eŭropa Unio).