Eiheiji
Budatemplo en la gubernio Fukui, Japanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Eiheiji (永平寺) estas unu el la du ĉefaj bikŝuejoj de la budhisma skolo Sōtō[1] de Zeno, kune kun Sōjiji.[2] Ties fondinto estis la bikŝuo Dōgen, kiu kunportis la skolon Sōtō en Japanion el Ĉinio ĉ. la jaro 1227, kaj liaj cindroj troviĝas en halo dediĉita al li[noto 1] ene de la bikŝuejo mem.
Rapidaj faktoj
Eiheiji 永平寺 | |
---|---|
Bikŝuejo | |
Loko: | 5-15 Shihi, Eiheiji-chō, Yoshida-gun, Fukui (910-1228), Japanio. |
Skolo: | Sōtō |
Ĉefa budho: | La budho Gotamo, la budho Majtrejo kaj la budho Amitabo |
Funkcia statuso: | Ĉefa bikŝuejo (大本山) |
Fondinto: | La bikŝuo Dōgen |
jaro de elkonstruado: | 1244 |
Retejo: | https://daihonzan-eiheiji.com/ |
Fermi
Eiheiji estas bikŝuejo de trejnado kun pli ol ducent gebikŝuoj loĝantaj tie. Ĝi troviĝas ĉ. 15 kilometrojn for de Fukui, kaj ties nomo signifas bikŝuejo de la eterna paco.[3][4]