Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo (EKRELO) fondiĝis en 1930 kiel memstara internacia Esperanto-eldonejo kaj estas proksime ligita kun Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU). La sidejo ĝis 1933 estis en Lepsiko (Leipzig) sub gvido de Walter Kampfrad: En aprilo de 1933 naziaj policistoj invadis la sidejon de Germana Laborista Esperanto-Asocio en Berlino, kiu ankaŭ servis kiel centro de Internacio de Proleta Esperantistaro (IPE), disbatante la asocion, kaj ankaŭ en Lepsiko konfiskis la stokon de la eldonejo EKRELO, arestis ĝian gvidanton Walter Kampfrad kaj multajn aliajn aktivulojn de la proleta movado.[1] Post tio la eldonejo en Amsterdamo estis reaktivigata kaj administrita de F. Wisser, kaj fine translokiĝis al Moskvo. Ekrelo aldonis precipe multajn broŝurojn pri aktualaj politikaj temoj, pri socialisma konstruado en USSR kaj pri antireligia movado tie. Sed ne malpli gravaj estas ĝiaj primovadaj verkoj, la originalaj kaj tradukitaj romanoj kaj gramatikoj por rusoj, germanoj, francoj. Dum la mallonga tempo de sia ekzistado, Ekrelo montriĝis tre aktiva, la nombro de la verkoj, eldonitaj de ĝi atingis 60 kaj la vendovaloro de 51 000 svisaj frankoj. En 1934, Ekrelo entreprenis grandegan taskon: eldoni Elektitan Verkaron de Lenin en Esperanta traduko kaj 16 volumoj. La Kooperativo malaperis en 1936, malmultajn semajnojn antaŭ la komenciĝo de la Granda Purigo aŭ malpli eŭfemisme Granda Teroro de Josif Stalin en 1937.