Ennio Morricone
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ennio MORRICONE (naskiĝis la 10-an de novembro 1928 en Trastevere, Romo; mortis la 6-an de julio 2020 en Romo) estis itala (filmmuzikisto)-komponisto kaj dirigento. Li laboris ankaŭ sub la pseŭdonomo de Dan SAVIO kaj Leo NICHOLS.
Ennio Morricone | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Ennio Morricone | |||||
Naskiĝo | 10-an de novembro 1928 (1928-11-10) en Romo, Reĝlando Italio | ||||
Morto | 6-an de julio 2020 (2020-07-06) (91-jaraĝa) en Romo, Italio | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | femoral fracture vd | ||||
Tombo | Cimitero Laurentino vd | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Loĝloko | Romo vd | ||||
Ŝtataneco | Italio vd | ||||
Alma mater | Nacia Akademio de Sankta Cecilia vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Mario Morricone vd | ||||
Edz(in)o | Maria Travia vd | ||||
Infanoj | Andrea Morricone • Giovanni Morricone vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Dan Savio • Leo Nichols vd | ||||
Okupo | dirigento • pianisto • filmkomponisto • aranĝisto • komponisto • trumpetisto • muzikisto • muzikproduktisto vd | ||||
Laborkampo | filma muziko • television score • muziko • ĵazo vd | ||||
Aktiva en | Romo vd | ||||
Aktiva dum | 1946–2020 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Il buono, il brutto, il cattivo ❦ Once Upon a Time in the West vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ennio Morricone komponis la filmmuzikon de pli ol 400 filmoj. Lia nomo estas ofte kunligita kun vakera filmo; cetere li skribis muzikon por ĉ. 30 vakeraj filmoj.
Ennio Morricone studis en konservatorio de Santa Cecilia de Romo trumpeton kaj korusan muzikon.
Li ekverkis ĉe Goffredo Petrassi, en 1956 geedziĝis kun Maria Travia.
Li komencis en 1964 sukcesan kunlaboron kun Sergio Leone kaj Bernardo Bertolucci. Tiutempe verkis li muzikon interalie por la filmo de Leone Por manpleno da dolaroj kaj Ludu jam la kanton de la morto. De tiam komponis li ĉiujare filmmuzikon por ĉ. 15 filmoj.
Krom tio li membras de 1965 en la asocio de moderna muziko Nuova Consonanza, iniciatita de Franco Evangelisti.
Ennio Morricone mondkonatiĝis, ĉar multaj filmoj kun lia muziko iĝis kultfilmoj.
Li mortis la 6-an de julio 2020 en Romo, en aĝo de 91 jaroj, pro freŝaj komplikaĵoj pro falo[1]