Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012
La Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, mallonge Eŭro 2012 / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, mallonge Eŭro 2012 (pole: Mistrzostwa Europy w Piłce Nożnej 2012, ukraine: Чемпіонат Європи з футболу 2012) - estis la dek kvara finala ĉampionado de vira futbalo en Eŭropo. La turniro estis organizata de du ŝtatoj: Pollando kaj Ukrainio (do jam la trian fojon la Eŭropan Futbal-Ĉampionadon organizis du ŝtatoj, antaŭe temis pri Belgio/Nederlando en 2000 kaj Aŭstrio/Svisio en 2008).
Rapidaj faktoj Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 Mistrzostwa Europy w Piłce Nożnej 2012 УЄФА Чемпіонат Європи з футболу Польща/Україна 2012 ...
Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 Mistrzostwa Europy w Piłce Nożnej 2012 УЄФА Чемпіонат Європи з футболу Польща/Україна 2012 | |
---|---|
Turniraj detaloj | |
Loko | Pollando kaj Ukrainio |
Datoj | 8-a de junio (Varsovio) - 1-a de julio (Kievo) |
Teamoj | 16 |
Ejoj | 8 (en 8 urboj) |
Finaj pozicioj | |
Ĉampiono | Hispanio |
Dua pozicio | Italio |
Tria pozicio | Germanio kaj Portugalio |
Fermi
La finala fazo malfermiĝis la 8-an de junio 2012 per malfermada matĉo en Varsovio kaj ĝi finiĝis la 1-an de julio per finala matĉo en Kievo: En la finala matĉo la hispana nacia teamo de futbalo per 4 goloj kontraŭ 0 gajnis kontraŭ la itala teamo.
Slogano de la ĉampionado estis "Verku historion kune".