Fenkolo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Fenkolo (Foeniculum) estas genro de du- kaj plur-jaraj aromaj herboj kun 3-4-oble fadene dividitaj folioj kaj flavaj floroj. Estas 4-5 specioj el Eŭropo, Okcidenta Azio kaj Norda Afriko,[1] inter kiuj estas ordinara fenkolo (F. vulgare), kies semoj kaj folioj estas uzataj en la kuirarto, la semoj ĉefe en saŭcoj, fiŝaĵoj kaj pano; la folioj por salatoj, kiel kuirita legomo, kaj en supoj kaj fiŝaĵoj.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Fenĉolo. |
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Fenkolo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Floranta fenkolo | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
vidu tekston. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Fermi
Tizano el fenkolo efikas kontraŭ furzemo, gastraj spasmoj kaj malvarmumoj.