Filodiko
apartigilo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Laŭ la helena mitologio, Filodiko (el la greka Φιλοδικη, «justema») estis najada nimfo, filino de la riverdio Inaĥo, do fratino de Io, Foroneo, Mikeno kaj Egialeo[1].
Ŝi edziniĝis al Leŭkipo, reĝo de Mesenio, kun kiu ŝi havis tri filinojn: Febo, Hilajro kaj Arsinoo. Tiu lasta estis la patrino, laŭ kelkaj fontoj, de la dio Asklepio, el ŝia amrilato al Apolono. La ceteraj du, plej konataj kiel la leŭkipidinoj, estis forrabitaj fare de la dioskuroj kaj fine edziniĝis al ili.