Florĝardeno de Kroměříž
parko en Kroměříž / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Florĝardeno de Kroměříž estis konstruita surloke de malnova greftejo en Štechovice. Episkopo Karlo Lichtenstein el Castelcorn destinis ĉi tiun terpecon por konstruo de nova ĝardeno 1665; en 1666 la terpecon li ankoraŭ larĝigis per aĉeto de pluaj terpecoj. Originajn planojn prilaboris Filiberto Luchese, sed baldaŭ post tio lin anstataŭis Giovanni Pietro Tencalla. La masonistajn laborojn faris Aleksandro Canaval kaj Miĥaelo Trottner. La Florĝardeno estas unika ekzemplo de frubaroka ĝardeno kun manierismaj elementoj ĉe ni; ĝi estas konstruita sur principoj de itala ĝardeno kaj ĝia graveco estas des pli granda, ke grandparte ĝi konservis sian historian aspekton sen gravaj stilaj ŝanĝoj. Ĝian originan aspekton oni povas determini laŭ grafikaj folioj de J. van den Nypoort kaj G. M. Vischer (1691).
Florĝardeno de Kroměříž | |||
---|---|---|---|
Vido en la ĝardenon el la galerio | |||
parko | |||
Situo | |||
Geografia lokigo sur la mapo : Ĉeĥio
| |||
Geografia situo | 49° 17′ 50″ N, 17° 22′ 51″ O (mapo)49.2971117.38079 | ||
Lando(j) | Ĉeĥio | ||
Urbo | Kroměříž | ||
Geografio | |||
Trajtoj | |||
Interreta ligilo | zamek-kromeriz.cz | ||
La Florĝardeno formas regulan oblongon kun pli mallongaj flankoj okcidente kaj oriente. La okcidenta flanko estas formata per galerio kun skulpta dekoracio. La tuta ĝardeno estas dividita je du duonoj. La pli proksima parto al galerio estas formita per triangulaj floraj parteroj kaj tondita aleo ĉirkaŭ centrala somerkasteleto. En la dua pli orienta parto estis artefaritaj lagetoj kaj supretoj de "Fragaj Montetoj". La origina enirejo en la ĝardenon estis tra triopo de portaloj en okcidenta galerio. La areo de orienta parto de la ĝardeno estis plenigita per vicoj da fruktarboj. Al tiu ĉi parto tuŝapudis ankoraŭ parto de ĝardenisto, kvadrato kun "Lepora Monteto" kaj "Cigna Lageto" kun ovala birdejo sur artefarita insuleto.
Finkonstruoj kaj alkonstruoj en la ĝardeno en la 19-a jarcento certe grave tuŝis la originan koncepton, tamen la ĝardeno mem restis per ili preskaŭ netuŝita. Antaŭ ĉio estis en la jaro 1840 konstruita nova enirejo, enireja konstruaĵo (domo de ĝardenisto) kaj ambaŭ forcejoj. En 1904 estis adaptita rotondo: estis masonŝtopitaj flankaj enirejoj kaj antaŭ la ĉefan enirejon alkonstruita kolona vestiblo (prostylos). La adaptlaboroj tuŝis ankaŭ la internaĵon de la konstruaĵo.