Ĝardeno
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝardeno estas (ofte ĉedoma) ĉirkaŭbarita tereno, kultivata agreto.
Nuntempe ne plu aperas aparta ĝardeno ĉe la domoj, ĉar sur la etaj parceloj oni ne kultivas agron, flegas plantojn por utilaj fruktoj. Nuntempe en la ĝardenoj kreskas florplantoj kaj ornamplantoj aŭ ili estas tute gazonigitaj.
Laŭ Francisko Azorín Ĝardeno estas Loko, ordinare ĉirkaŭbarita, kie oni kulturas kreskaĵojn por plezuro aŭ profito.[1] Li indikas etimologion el antikva germana gards (domo), el garda (korto); kaj el saksa geard (ĝardeno),[2] kaj li aldonas terminojn ĝardenisto, por homo zorganta ĝardenon; vintra ĝardeno, por ĝardeno vitrumita; infanĝardeno, por ĝardena lernejo por infanetoj; ĝardenurbo, por urbo, domaro, kies domoj staras inter ĝardenoj; botanika ĝardeno, zoologia ĝardeno, pendanta ĝardeno, anglestila ĝardeno, itala ĝardeno.[2]
Vidu ankaŭ pri: fruktoĝardeno, vitejo, parko