Formozaj lingvoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ne konfuzenda kun Lingvoj de Tajvano aŭ la formosa lingvo inventita de George Psalmanazar.
La formozaj lingvoj estas la lingvoj de la indiĝenaj popoloj de Tajvano. Tajvanaj indiĝenoj (tiuj rekonataj de la registaro) hodiaŭ konsistigas ĉirkaŭ 2.3 elcenton da la loĝantaro de la insulo. Tamen, multe malpli ankoraŭ povas paroli sian praan lingvon post jarcentoj da lingvoanstataŭado. El la ĉirkaŭ 26 lingvoj de la tajvanaj indiĝenoj, almenaŭ dek estas formortintaj, kvar (eble kvin) aliaj estas mortantaj,[1][2] kaj plural aliaj estas iel endanĝeraj.
La indiĝenaj lingvoj de Tajvano havas gravan signifon en historia lingvoscienco pro tio, ke Tajvano plej verŝajne estis la prahejmregiono de la tuta aŭstronezia lingvaro. Laŭ la lingvosciencisto Robert Blust, la formozaj lingvoj formas naŭ el la dek ĉefajn sublingvarojn de la aŭstronezia lingvaro,[3] dum la unu restanta ĉefa branĉo konsistas de preskaŭ 1200 malajopolineziaj lingvoj trovataj ekster Tajvano.[4] Kvankam lingvosciencistoj malkonsentas pri iuj detaloj de la analizo de Blust, vasta interkonsento kuniĝis ĉirkaŭ la konkludo, ke la aŭstronezia lingvaro originis en Tajvano.[5] Tiun teorion fortigis lastaj studoj pri la genetiko de homaj loĝantaroj, subtenante ankaŭ la patrinoliniecon de la migrado.[6]