Francisco Javier Castaños
From Wikipedia, the free encyclopedia
Generalo Francisco Javier Castaños Aragorri Urioste y Olavide, Grafo de Castaños y Aragones, 1a Duko de Bailén (en hispana: Don Francisco Javier Castaños Aragorri Urioste y Olavide, Conde de Castaños y Aragones, primer Duque de Bailén; Madrido, 22a de Aprilo 1758 – 24a de Septembro 1852), estis hispana generalo dum la Milito de Hispana Sendependiĝo.
Francisco Javier Castaños | |
---|---|
Francisco Javier Castaños; portreto de José María Galván y Candela | |
Persona informo | |
Naskonomo | Francisco Javier Castaños Aragorri Urioste y Olavide |
Naskiĝo | 22-an de aprilo 1758 (1758-04-22) en Madrido |
Morto | 24-an de septembro 1852 (1852-09-24) (94-jaraĝa) en Madrido |
Tombo | Pantheon of Illustrious Men |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Royal Seminary of Nobles of Madrid • Acadèmia Militar de Barcelona |
Familio | |
Patro | Juan Felipe Castaños y Urioste |
Parencoj | Francisco Luis Héctor de Carondelet |
Okupo | |
Okupo | oficiro • militisto • politikisto |
Castaños estas rememorata ĉefe pro sia venko super la Francoj estritaj de Dupont, kiun li ĉirkaŭis kaj devigis kapitulaci je la decida Batalo de Bailén en 1808, estante tiam en komando de la "Armeo de la Sudo", la plej granda hispana armeo dum la Milito de Hispana Sendependiĝo; post tio li servis sub Wellington en kelkaj engaĝiĝoj, kaj estis komandanto de la Armeo de Hispanio, se postulite, por invadi Francion en 1815. Ĵusa pruvaro sugestas ke Castaños ludis ŝlosilan rolon en la sukceso de la Alianca armeo en la Batalo de Albuera.[1]