Frank Auerbach
german-brita pentristo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Frank Helmut AUERBACH (29a de Aprilo 1931 (91-jaraĝa), Berlino, Germanio) estas germana pentristo kiu ŝtatiĝis brita en 1947.[1]
Frank Auerbach | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Auerbach, Frank Helmuth |
Naskiĝo | 29-an de aprilo 1931 (1931-04-29) (93-jaraĝa) en Berlino |
Lingvoj | angla • germana |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Lernejo de Arto Sankta Martino • Reĝa Kolegio de Arto • Londona Sud-Borda Universitato • Bunce Court School |
Parencoj | Marcel Reich-Ranicki Andrew Ranicki |
Okupo | |
Okupo | pentristo • desegnisto • grafikisto |
Estante knabo, li estis sendita al Anglio en 1939[2] por fuĝi el persekutado fare de Nazia Germanio. Li eliris el Hamburgo al Southampton. Neniam li revidis siajn gepatrojn kiuj mortis en koncentrejoj.[3]
Li studis en Kent, kaj ekkarieris kiel aktoro kaj pentristo, partoprenis en teatraĵoj de Peter Ustinov en St Pancras. Li studis en la Royal College of Art de 1952 ĝis 1955.[4][5]
Lia unua individua ekspozicio okazis en 1956, kaj poste oni organizis gravajn ekspoziciojn en la Marlborough Gallery de Novjorko, en 1969, 1982, 1994, 1998 kaj 2006.[6]
En 1986 li representis Anglion en la Bienalo de Venecio en kiu ricevis premion kun Sigmar Polke. Estis gravaj kompilekspozicioj en la Kunstverein de Hamburgo; Centro de Arte Reina Sofia de Madrido, en 1987; Van Gogh Museum de Amsterdamo en 1989; Yale Center for British Art, New Haven, kaj la National Gallery, Londono, en 1995.[7]