Frédéric Chopin
komponisto kaj pianisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Fryderyk Franciszek CHOPIN (france Frédéric-François Chopin, esperantigite: ŜOPENO; naskiĝis la 1-an de marto 1810 en Żelazowa Wola en Pollando,[1] mortis la 17-an de oktobro 1849 en Parizo en Francio) estis pola komponisto kaj pianisto, mirinfano.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Fermi
La familia nomo estas franca kaj la origina franca prononco estas «ŝoPE» (kun la fina E nazaligita). Tamen en Pollando la nomo estas elparolata «ŜOpen», ĉar strikta franca elparolo malebligus deklinacii la nomon laŭ la reguloj de la pola lingvo. En Pollando oni foje literumas la nomon «Szopen», sed multe pli ofte skribas «Chopin». Kelkfoje la formon «Szopen» skribis la komponisto mem.[2] La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto esperantigis la nomon Ŝopeno[3].