Gabriel García Márquez
kolombia verkisto, ĵurnalisto kaj Nobel-premiito pri literaturo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Gabriel GARCÍA MÁRQUEZ (naskiĝis la 6-an de marto 1927(nun 1927-03-06) en Arakatako, mortis la 17-an de aprilo 2014 en Meksik-urbo) estis kolombia romanisto, verkisto, ĵurnalisto kaj eldonisto. En 1982 li ricevis la Nobelpremion pri Literaturo.
Gabriel García Márquez | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Gabriel García Márquez | |||||
Naskonomo | Gabriel José de la Concordia García Márquez | ||||
Naskiĝo | la 6-an de marto 1927(nun 1927-03-06) en Aracataca, Kolombio | ||||
Morto | la 17-an de aprilo 2014 (87‑jara) en Meksik-urbo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | limfomo • pneŭmonito vd | ||||
Religio | sen valoro vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Kolombio vd | ||||
Alma mater | Universidad Nacional de Colombia | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Eligio García Márquez vd | ||||
Edz(in)o | Mercedes Barcha Pardo | ||||
Infanoj | Rodrigo García Barcha, Gonzalo García Barcha | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Gabo | ||||
Okupo | Romanisto | ||||
Laborkampo | romano • kreiva kaj profesia verkado • prozo • novelo • opinia ĵurnalismo • ĵurnalismo vd | ||||
Aktiva dum | 1947–2009 vd | ||||
Verkado | |||||
Ĝenroj | Magia realismo | ||||
Verkoj | Cent jaroj da soleco | ||||
Literatura portalo | |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ĝi estas klare rilata kun la magia realismo kaj lia plej konata verko, nome la romano Cien años de soledad, estas konsiderata unu de la plej reprezentaj de tiu literatura ĝenro.[1][2] En 2007, la Real Academia Española kaj la Asociación de Academias de la Lengua Española preparis popularan eldonon por rememori tiun romanon, ĉar oni konsideras ĝin parto de la grandaj hispanlingvaj klasikaĵoj ĉiutempaj.[3]
Li famiĝis kaj pro sia verkista genieco kaj pro sia politika sinteno.[4] Lia amikeco kun la estro de Kubo nome Fidel Castro okazigis foje grandan polemikon en la literatura kaj politika mondoj.[5]