Germana okupo de Ĉeĥoslovakio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Germana okupo de Ĉeĥoslovakio (1938–1945) ekis per la germana aneksigo de la landlimaj regionoj de Ĉeĥoslovakio konataj kolektive kiel Sudetio, laŭ terminoj markitaj en la Munkena interkonsento. La ekskuzo de la germana estro Adolf Hitler por tiu militago estis la supozitaj ĉikano kaj subpremo suferitaj de la etne germana loĝantaro kiu vivis en tiuj regionoj. Novaj kaj etendaj ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj estis en tiu sama areo.
Post la Anschluss de Aŭstrio al la Nazia Germanio, en Marto 1938, la konkero de Ĉeĥoslovakio iĝis la venonta ambicio de Hitler. La aneksado de Sudetio en Germanio kio ekis la 1an de Oktobro 1938 lasis la ceteron de Ĉeĥoslovakio malforta, kaj ĝi iĝis senpova por rezisti postajn okupojn. Parto de la landlima regiono konata kiel Zaolzie estis okupita kaj poste redonita al Pollando post Ĉeĥoslovakio antaŭe aneksis ĝin el Pollando dum la Pol-Soveta Milito. La 15an de Marto 1939, la Germana Wehrmacht venis en la cetero de Ĉeĥoslovakio kaj, el la Praga Kastelo, Hitler proklamis Bohemion kaj Moravion la Protektorato de Bohemio kaj Moravio. La okupado finis nur per la kapitulaco de Germanio fine de la Dua Mondmilito.[1]