Gipopinto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gipopinto (palie Gijjhakuta, sanskrite Gṛdhrakūṭa) estas malalta monto proksime de Rājagṛha, la ĉefurbo de la raĝlando Magado (nun Rajgir en la ŝtato Biharo, Barato), ofte vizitita de la budho Gotamo, kiu faris tie multajn el siaj prelegoj laŭ la Palia kanono[1][2] de Teravado kaj sutroj de Mahajano. Inter la prelegoj faritaj tie estas la Korsutro, la Lotusa sutro, la Śūraṅgama Samādhi Sūtra kaj la sutroj de Prajñāpāramitā. Ĝi estas speciale menciita en la ĉapitro 16 de la Lotusa sutro kiel la purlando de la budho Gotamo.[3]
Rapidaj faktoj monto [+], Koordinatoj ...
Gipopinto | ||
---|---|---|
monto [+] | ||
Koordinatoj | 25° 0′ N, 85° 27′ O (mapo)25.00166666666785.446388888889 | |
Gipopinto | ||
Vikimedia Komunejo: Gijjhakuta, Vulture Peak [+] | ||
Fermi