Guidobaldo da Montefeltro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Guidobaldo (Guido Ubaldo) da Montefeltro (naskiĝis la 17-an de januaro 1472, mortis la 10-an de aprilo 1508), konata ankaŭ kiel Guidobaldo I, estis itala kondotiero kaj la Duko de Urbino de 1482 ĝis 1508.
Guidobaldo da Montefeltro | |||||
---|---|---|---|---|---|
Duko de Urbino | |||||
Guidobaldo da Montefeltro, Duko de Urbino en 1482-1508, ĉ. 1507, de Rafaelo | |||||
Regado | 1482 ĝis 1508 | ||||
Antaŭulo | Federico da Montefeltro | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 17-an de januaro 1472 (1472-01-17) en Gubbio | ||||
Morto | 10-an de aprilo 1508 (1508-04-10) (36-jaraĝa) en Fossombrone | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | podagro vd | ||||
Tombo | church of San Bernardino vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | House of Montefeltro vd | ||||
Patro | Federico da Montefeltro vd | ||||
Patrino | Battista Sforza (en) vd | ||||
Gefratoj | Francesco Maria I della Rovere (en) , Giovanna Felicita Feltria della Rovere (en) , Agnese di Montefeltro (en) kaj Elisabetta of Montefeltro (en) vd | ||||
Edz(in)o | Elisabetta Gonzaga vd | ||||
Infanoj | 0 | ||||
Parencoj | Giovanni della Rovere (en) (bofrato) Fabrizio I Colonna (en) (bofrato) Vittoria Colonna (en) (nevino) Federiko la 1-a Gonzaga (bofrato) Francesco Maria I della Rovere (en) (adoptita filo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kondotiero vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Federico da Montefeltro estis sukcedita de sia filo Guidobaldo da Montefeltro, kiu edziĝis al Elisabetta Gonzaga, filino de la reganto de Mantovo, la plej brila el la malgrandaj italaj kortegoj kaj por muziko kaj por vidaj artoj. Ĉe ili la kortego pluis kiel centro por literatura kulturo. Kreski en la etoso de tiu malgranda kortego donis al Rafaelo la altajn manierojn kaj sociajn kapablojn priskribitajn de Vasari.[1] La kortega vivo en Urbino ĝuste ĉe tiu periodo estos la modelo de la virtoj de la itala humanisma kortego laŭ la priskribo fare de Baldassare Castiglione ĉe sia fama verko klasika Il Cortegiano, publikigita en 1528.